Internacia Apelo por Solidareco al Kometo Nigra, la 4a de decemb

Internacia Apelo por Solidareco al Kometo Nigra, la 4a de decembro

Al ĉiuj, kiuj batalas kontraŭ diskriminacio en la tuta mondo, ni, la "Sav-Komisiono por Kometo Nigra, la 4a de decembro" sciigu tion, kio okazis sur la strato proksima al la stacidomo Sibuya, en la 4a de decembro 2010.

Choi Daniel(崔檀悦), konata ankaŭ kiel Kometo Nigra, juna korea sociologo naskiĝinta en Japanio, protestis sola kontraŭ manefestacio organizita de japanaj rasistoj plenaj de etna malamo. De la rasista grupo li estis tiel grave vundita, ke li bezonis 3 semajnojn por komplete resaniĝi. La polico tamen pretervidis la fi-agon de la rasitoj, kaj arestis Kometon Nigran kun preteksto de perfortado, malgraŭ tio, ke la suferanto estis li.

La sola ago, kiun Kometo Nigra faris, estis stari antaŭ la rasista manifestacio kaj montri panelon, sur kiu iu mesaĝo estas skribita. (Vd. sekvan filmon)


http://www.youtube.com/watch?v=qvdXPdxFjt8

Li ne perfortis. Male, la rasistoj amase batis lin mane kaj piede, eĉ per stangoj de japana flago. Multaj policanoj staris apude kaj rigardis la scenon, sed ili ne haltigis la atakon; arestis nur lin; prenis lian fingro-premaĵon; sed ne donis necesan medicinan panson. Plie ili lasis la efektivajn perfortulojn libere foriri, sen priesplori ilin

Feliĉe li estis liberigita post 50 horoj da deteno. Tamen tiu ĉi afero klare montris putriĝon kaj degeneron de la japana socio kaj la registaro. En la nuna Japanio tolerataj estas rasisma esprimo kaj perforta fi-ago de rasistoj.

La mesaĝo sur la panelo tekstas:

    • -

Mi venis ĉi tien por diskuti.
Ni gardu la rajton de etna edukado!
Ni heredu la spiriton de la Eduka Batalo de HanŜin!
Unuiĝu nia hejmlando!
우리는하나  ANTIFA Kometo Nigra☆

    • -